lernejo de la tria jarmilo
l'escòla dau terç milenari
Por la geinfanoj:
lernejo malfermata al chiuj, senpaga, laika kaj respektoplena al diferencoj;
lernejo, kiu respektas oficialajn lernejajn programojn, horarojn kaj libertempojn;
lernejo, kie partoprenas la gepatroj;
malgranda lernantkvanto en klasejo ebligas individuigitan akompanadon;
aktiva pedagogio centrigita sur la bezonoj de lernantoj, kun materialo adaptita al disvolvigho de la infanoj, kaj uzanta lingvan mergadon;
garantio de vera dulingvismo, kiu disvolvas intelektajn kapablecojn de la infano;
malkovro de la kulturo de Nico kaj de la okcitana lingvo por pli bone koni la vivmedion kaj por pli da ekvilibro.