Niçard | Français

Historio de Nico kaj Nica lando

Origine la historio de Nico komencighas kun la alveno de greka kaj romia civilizoj. Tie estis faktorio kreita de la Grekoj en ligura kaj kelta teritorio dum la 5-a jarcento a.K., kaj dependinta de Masilio. Tiam ekaperis en la nica regiono olivarbo kaj vinberejo.

Iam poste, alvenis la Romianoj, kiuj fondis inter la jaroj -13 kaj -6 la militan provincon Alpoj Maraj. Tiu malebena terpeco estas strategia pivoto por romiaj ambicioj. Sur la monteto Cimiez [Simie'], ili kreas fortikan urbon Cemenelum [Kemenelum], kiun ili forlasis dum la 5-a jarcento por koncentrighi al Nico, pli facile defendebla sur ghia kruta shtonego fronte al la Grandaj Invadoj.
De 663 ghis 999, Nico eniras la historian anonimecon. Nur du eventoj atingis niajn historiistojn : la fondo de la Abatejo de Sankta-Pons kaj la disrabado fare de la Saracenoj en la jaro 813.

Tiu chi pagho estas konstruota, sed eblas konsulti alian historion pri Nico laù la retadreso:
http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Historio.htm.


[ Reen al la hejmpagho ]